Adam Wilkus
Mi amas vojaĝadon kaj malkovradon, ŝatas ekkoni novajn landojn, kulturojn, kaj fenomenojn, volonte renkontas aliajn homojn kaj foje amikiĝas. Nur kelkajn lingvojn mi parolas kaj ŝatus eklerni ankoraŭ multajn aliajn por plibonigi komunikadon kaj scion. Kun plezuro mi faras fotojn kaj volonte ĝuas tempon observante belan naturon, precipe birdojn aŭ simple vizitante ĝin - inter alie montarojn, valojn, lagojn kaj maron. Biciklado estas mia ŝatata rimedo de transporto. Laŭ profesio mi estas informadisto, laŭ pasio naturalisto :-)